1.0 Enkonduko.
Jorge Camacho skribis pri versformo "aleksandrido", varianto de aleksandro, havanta unu ekstran silabon. Gerrit Berveling preferis "simpligita heksametro, al kiu oftege alkroĉiĝis ekverse plia silabo". Mi esploris ĝis nun la unuajn 243 versojn de Poemo de Utnoa; mi ne estas fakulo pri poeziaj studoj nek pri metriko, sed eble miaj observoj incitos al plua studo pri la plej interesa literaturaĵo en E-o, kiun mi konas.
Mi ĝis nun ne legis aliajn analizojn.
Jen tre tipaj datenoj. Maldekstre estas versnumeroj; supre estas silabo-pozicioj 1-15. "a" estas vortakcento.
Mi trovas tri konstantojn aŭ ankrojn.
2.0 Unua ankro: 15 silaboj en verso.
Se la kutima Esperanta aleksandro havas 14 silabojn (tiel laŭ NPIV-2002), kaj la Montaguta verso havas 15, ŝajne "aleksandrido" ne estas sentaŭga nomo por la versformo. Ja 242 el la 243 versoj ja havas precize 15 silabojn, kaj la sola escepto (verso 70) havus normalan formon, se ni ignorus la unuan silabon. Berveling implicas, ke tio oftas, kvankam mi trovis ĝis nun nur unu ekzemplon.
Mi faras la antaŭsupozon, ke unusilaba vorto ne havas vortakcenton.
3.0 Dua ankro: du versofinaj amfibrakoj.
Ne nur la 15-silaba verso estas (preskaŭ) konstanta; ankaŭ (preskaŭ) konstanta estas verso finiĝanta per du amfibrakoj:
_ a _ _ a _ en la ĉi-supra datentabelo. El la unuaj 243 versoj nur 12, do 4 elcentoj, malhavas la finajn du amfibrakojn. Kiam malestas amfibrako, ĉiam mankas la unua; t. e. ĉiu verso senescepte finiĝas per amfibrako.
4.0 Tria ankro: la sesa silabo en la verso.
Alia egale konstanta faktoro estas, ke la sesa silabo en la verso havas vortakcenton. Nur 17 versoj el la 243, do 7%, malhavas vortakcenton sur la sesa silabo de la verso.
5.0 La skemo.
Inter la komenco de la verso kaj la sesa pozicio estas de nul ĝis du vortakcentoj (nur unu kazo de nul). Inter la sesa pozicio kaj la du amfibrakoj estas plejofte unu aŭ nul, malofte du, vortakcentoj. Videblas do, ke la gravaj lokoj en la Montaguta verso estas (i) la du finaj amfibrakoj, kaj (ii) la sesa silabo en la verso. Inter tiuj du punktoj la metro ŝajne estas libera, sed estas en ambaŭ intervaloj maksimumo de du vortakcentoj. La skemo baziĝas do kaj sur la silabo kaj sur vortakcentoj. Jen do kanona skemo:
duakcenta maksimumo - sesa silabo - duakcenta maksimumo - du amfibrakoj
Ĉiu el la kanonaj komponantoj povas (tre malofte) malesti; sed ĉiu verso finiĝas per amfibrako senescepte.
6.0 La hemistikoj.
Kio pri "simpligita heksametro"? La minimuma postulo de ajnspeca heksametra verso estas, ke ĝi havu ses piedojn. Piedo en vortakcenta lingvo havas almenaŭ unu vortakcenton. Por ajnspeca piedo aŭ piedaro necesus kanone ses vortakcentoj. Sed en Montaguta verso estas de tri ĝis ses vortakcentoj (averaĝe 4,5 por la 243, kiujn mi ekzamenis). Estas 115 versoj kun 5 vortakcentoj, 97 kun 4, kaj 10 kun 3, do nur 21 kun 6. Sekve, mi ne vidas, kiel la Montaguta verso povas esti heksametra, ĉu simpligita, ĉu ne. Eblus umi pri sekundaraj vortakcentoj, se ni scius, kiel la aŭtoro mem elparolas siajn versojn.
Sed eble Berveling pensis pri cezuroj: en heksametro, kutime la unua hemistiko pli mallongas ol la dua. Ni povas atingi tiun rezulton per la tezo, ke la funkcio de la sesa silabo estas marki la cezuron, laŭ la sekvaj reguloj:
(i) se la sesa silabo havas akcenton, la cezuro tuj sekvas tiun vorton.
(ii) se la sesa silabo ne havas akcenton, la cezuro tuj antaŭas tiun vorton.
Jen la unuaj du strofoj de la poemo laŭ tiu hipotezo. La sesa silabo grasliteras; "|" markas la cezuron:
1 Naŭton mi himnos, | kaj universe faman arkeon
2 kiuj elsavis vivon | el tutplaneda diluvo.
3 Multon li trasuferis | dum ĉarpentado de ŝipo,
4 hezitojn kaj ĉagrenojn | daŭrajn fortbruste li venkis,
5 ĝis ondoj urbojn kovris | kaj tutan teron inunde.
6 Homoj kaj bestoj | en ŝlimfundo fordrone pereis.
7 Ĉiela Muzo, | rakontu nun pri l'veraj eventoj
8 kiam elŝvelis maroj | kaj la kaoso tumultis.
9 Ĉu ĝi fatalis nepra | aŭ oni povis eviti?
10 Ĉu kataklismon mondan | diaĵo pune provokus
11 pro flama venĝdeziro | kontraŭ milkrima genero?
12 El altoj alparolu, | ĉion klarigu volonte.
En versoj 1, 6 kaj 7 la sesa silabo malhavas akcenton, do la cezuro antaŭas la vorton, kiu enhavas la sesan silabon. En ĉiuj aliaj versoj, la sesa silabo (kiel plejofte) havas akcenton, do la cezuro sekvas la vorton, kiu enhavas la sesan silabon.
Jen 14 aliaj versoj kun la nekutima senakcenta sesa silabo (kiel 1, 6 kaj 7):
58 kiam eksplodis | konstelacia supernovao
68 ŝelo konsistis | nur el dura travida metalo
75 akvoj enfluis | en basenon ĉe unu el ties
97 Kiam post naŭ | generacioj planedo vidiĝis
108 krom se samspeca, | pro l'perturbo radike detrua
112 estas raciaj | aŭ nur subraciuloj agaoj
114 kaj Asembleo | de Najreprezentantoj ariĝis
133 Kuris murmuro, | ke tiuj estas kare parencaj
137 kaj, fruntokline, | li tuŝis ambaŭpolme genuojn
163 altajn postenojn, | memore de la tristaj okazoj
190 La kontinentoj | turniĝos tuj laŭ nova direkto
192 laŭ la antaŭa: | ondegoj superrule balaos
205 — Se Numu pravas — | ekstare intervenis Udue
241 tion, Gobanoj, | post la esploroj ĵuse faritaj
Evidente, aparte en la lastaj (rarspecaj) ekzemploj, la unuaj hemistikoj konsiderinde malpli longas, laŭ nombro de silaboj, ol la duaj hemistikoj.
Plej ofte la rezultoj de analizo per la du cezurreguloj (i) kaj (ii) bone akordas kun intuicio, interpunkcio kaj sintakso. Estas ja hezitigaj kazoj, kie eble la kutimaj reguloj cedas al aliaj konsideroj, kiam ekzemple regula cezuro interrompas sintagmon:
82 planedoidon longajn | jarojn, se diste de fonto
Estas severa problemo en unu kazo:
29 Ĝi surteriĝis antaŭ | li: laŭ hufaro de bovo (?)
Certe "antaŭ li" devus enesti la unuan hemistikon.
7.0 Konkludo.
Kvankam metra skemo ja kutime ne estas tute rigida kadraro, espereble plua esploro povos rafini la ĉi-suprajn observojn.