Taglibro de
|
|
|
|
für die Flöh gibt es Pulver für die Schuh gibt es Wix für den Durst gibt es Wasser bloß für d'Dummheit gibt's nix. |
Sendu al mi komentojn ARKIVOJ |
diversi diversis delectantur |
4a Julio, 2008.
KONTRAŬ KONTRAŬ-ANONIMECAJ BLOGOJ. La komentiloj de plej multaj E-blogoj permesas komenti homojn, kiuj ne partoprenas la saman blogservon kiel la blogisto. Oni simple elektas "anonima" (kio ja ne havas sian kutiman sencon; oni plenrajtas aldoni sian nomon, retejon, ktp). Sed iuj blogoj ne permesas tion; unu estas tiu de Ralph Dumain. Mi do devas komenti tie ĉi.
Rilate ties blogeron verkitan la 10an de januaro, ne temas, kiel Dumain ŝajne kredas, pri kvar usonanoj. Richard Dawkins estas brita profesoro ĉe Oxford; lia plej diskutata libro, The God Delusion, aperis en 2006 far la brita eldonejo Transworld. Ĝi montriĝis tre debatiga en Britio. La libron de Dennett, aliflanke, la britoj nomis "tipe usona".
(Se blogisto ĉiaokaze povas antaŭvidi kaj elkribri nedeziratajn komentojn, mi ne vidas la kialon de la suplementa restrikto malpermesi "anonimecon".)
reen al la indekspaĝo3a Julio, 2008.
UNUE LA SCIENCO TRIUMFIS pri ĉiela meĥaniko. Newton montris, ke la fizikaj leĝoj, kiuj funkcias surtere, funkcias ankaŭ ĝenerale en la universo (tiam la universo konsistis el nur nia sunsistemo). Samtempe oni interesiĝis pri la historio de la tero, kaj iom post iom naskiĝis la geologio, grandparte danke al la germana mineralogia tradicio. Tiam ni sciis, ke la tero tre aĝas; tio pavimis la vojon por evoluciaj doktrinoj, kiuj kulminis en la laboro de interalie Lamarck kaj Darwin. Kaj vere la plej grava paŝo estis la scienco pri vivo, ĉar biologiaj temoj gvidis al la unua koncepto de la universo, kiu ne estis meĥanika. Antaŭe oni vidis la universon kiel grandan maŝinon (horloĝon, laŭ la kutima bildigo). Post la naskiĝo de la viv-sciencoj, eblis vidi la universon kiel organismon.
Samtempe ekestis nova konstato. La homo — la sciencisto mem — estas parto de la universo, kiun li studas. Nenio povus esti pli evidenta, sed nenio montriĝis pli problem-stariga, tiel problem-stariga, ke la nuntempa scienca bildigo preskaŭ ignoras ĝin, kaj oni daŭre imagas la scienciston super sia mikroskopo, apartigitan de la mondo de "krudaj faktoj" kiun ŝli studas. Sed efektive la sciencisto estas ne nur super, sed ankaŭ sub, sia mikroskopo.
Kial la nova sinteno malaperis? Laŭ mi, pro precipe unu kialo: oni finfine nomis ĝin "Romantika Scienco". Kaj la nomo, la etikedo, detruis ĝin. La nova sinteno sekvis la Klerismon, kaj la Klerismo kulminis en la laboro de Immanuel Kant. Kant tezis, ke nia scienca kompreno estas limigita de la menso mem. Li "solvis" la problemon per drasta apartigo inter la mondo, kiun la scienco povas koni (esence, la mezurebla, kvantigebla "fizika" mondo), kaj la cetera mondo (pensado, sentado, konscio... kaj neeviteble, religio kaj filozofio). Kartezio estis farinta la samon, esence, en la 17-a jarcento; Kant detale sistemigis la apartigon. Sed la problemo pri Kant estis, ke la mensa aparato, kiun li elteoriumis, ne restas konstanta. Kant inkludis ekzemple tempon kaj spacon, sed nun montriĝis, ke ni povas kompreni ankaŭ relativecon kaj kvantum-fenomenojn. La mensa aparato ne restas fiksita; eĉ la matematiko mem progresas.
La ĉefa figuro en la t.n. Romantika Scienco estis Friedrich Schelling. Li kredis, malkiel Kant, ke ni komprenas la naturon laŭ specifa maniero ne pro la aranĝo de niaj mensoj, sed pro tio, ke ni estas parto de la naturo. En la unuaj du jardekoj de la 19a jarcento, Schelling inspiris multajn, inkluzive Goethe, pri kies "Goeto-scienco" mi multe blogis antaŭ kelkaj jaroj. Sed iom post iom, post la tria jardeko de la 19a jarcento, la nova sinteno forvaporiĝis — ne ĉar iu "malpruvis" aŭ sukcese "kontraŭ-argumentis" ĝin, sed simple pro la etikedo "romantika". (Ankaŭ ne helpis, ke Goeto verkis studon pri la optiko ŝajne fuŝan.) Restas nur malmultaj nuntempe en tiu tradicio, kaj pri ĝi eĉ la science informita publiko scias nenion.
Sed ne eblas eskapi la fundamentan konstaton de tiu tradicio: ni ja estas parto de la naturo, kiun ni studas. Mi scias nek kiel nek kiam, sed iam future, ni devos remalkovri tiun veron, kaj tiam, tre verŝajne, ni povos solvi fundamentajn problemojn, kaj alveni al la Sankta Gralo — unuiĝinta teorio pri la kosmo.
reen al la indekspaĝo2a Julio, 2008.
| SOMERA ŜTORMO |
| Mi vidis ilin de observ-distanco, |
| knabinetojn du, en jena cirkonstanco: |
| inter la lignejo kaj la domo fora |
| torentis ega pluv' jam preskaŭ kvaronhora. |
| Longe tie l'etulinoj paciencis, |
| longe la decid' ambivalencis. |
| Rigardo kuris fine inter ili; |
| la pluvkurten' ne ĉesis plu defili; |
| kaj jen el stakigitaj lignoj |
| samtempe ekstariĝis du demandosignoj: |
| "Ĉu nun?" "Jes nun!" kaj du hararoj |
| raketis birde tra la maroj |
| dum du piedoparoj plaŭdhelice radis |
| kaj vane la somera ŝtormo protestadis. |
| — KM |
1a Julio, 2008.
POLIC-PROTOKOLO, 17.
La franca polico monpunis instruiston en Cap Croissant pro ofendo al minoritata grupo, ĉar li asertis en unu el siaj klasoj, ke modernaj homoj superas Neandertalajn homojn. Oni prezentis sondosieron kiel evidenton; ŝajne "spiono" iel kaŝeniĝis en la klasejon, maskvestite kiel turka teroristo. La polico poste pardonis la instruiston, kiam unu el la studentoj klarigis, ke Neandertalaj homoj ne ekzistas sur la tero jam de 30.000 jaroj.
Amaso da papera kaj kartona rubaĵo incendiiĝis en Ora Valo, Kalifornio; la lokaj polico kaj fajrbrigado ĵus estingis la fajron, kiam alkuris mezaĝa viro, kiu ekbruligis ĝin denove. La polico tuj senmovigis lin, kaj la viro anoncis, ke li estas S-ta Francisko de Asizo. La polico ekflaris alkoholon, kaj subite la viro mem ekbruliĝis. Postfajre oni arestis lin pro krimbruligo kaj perturbo de la paco.
reen al la indekspaĝo