| SOMERA ŜTORMO |
| Mi vidis ilin de observ-distanco, |
| knabinetojn du, en jena cirkonstanco: |
| inter la lignejo kaj la domo fora |
| torentis ega pluv' jam preskaŭ kvaronhora. |
| Longe tie l'etulinoj paciencis, |
| longe la decid' ambivalencis. |
| Rigardo kuris fine inter ili; |
| la pluvkurten' ne ĉesis plu defili; |
| kaj jen el stakigitaj lignoj |
| samtempe ekstariĝis du demandosignoj: |
| "Ĉu nun?" "Jes nun!" kaj du hararoj |
| raketis birde tra la maroj |
| dum du piedoparoj plaŭdhelice radis |
| kaj vane la somera ŝtormo protestadis. |
| — KM |
| AL VIRINO |
| Tio, kion vi kunportis, ino, |
| xxxxx kaj ne la korpa ŝelo, |
| vin surtronigis preter ĉia fino |
| xxxxx kaj super ĉia belo. |
| Strangan freŝon tiam vi enportis |
| xxxxx en ies kernanimon, |
| kvankam via ŝato ne tre fortis |
| xxxxx kaj metis al li limon. |
| Vi metis fingron al la pala vang', |
| xxxxx kaj levis brovon; |
| vi parolis per tenera lang' |
| xxxxx kaj faris movon; |
| kaj for de li forflugis fremdaj emoj, |
| xxxxx enu', kaj kora morn', |
| kvazaŭ flugus blovofloraj semoj |
| xxxxx antaŭ la maja ŝtorm'. |
| — KM |
| EVOLUO | |
|
Ses piedojn ja ne havas homoj; kiraso ne protektas mian bruston; kiel sortis, ke mi pri floraromoj kaj insektoj havas saman guston? Sendube ankaŭ mi polenas florojn kaj kreas ne nur cerbe novajn specojn, dum ili transformetas vivdolorojn kaj senescepte plibeligas la belecojn. |
|
| - KM |
| AL GEORGE ELIOT (MARY ANN EVANS, 1819-1880) |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| En Gan Eden, antaŭ la dismalsamiĝo de la sezonoj, |
| kiam la persiko kaj la persik-floro samtempe surarbis, |
| kiam la infano promesis iam kisi la infaninon kaj tion faris |
| kiam alvenis la plenkreskiĝo kiel plenumiĝo kaj ne kiel nun, |
| tiam ne brovis super la mondo la sama mistero kiel nun. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Sed devis fermiĝi la oraj pordegoj, anĝeloj konservu la memoron; |
| kaj nun estas puzloj kaj enigmoj pli hantaj kiam ni ilin ignoras |
| ol kiam ni lasas ilin kostigi la senkostan aeron de la vivo, |
| kaj interplekti la varpon kaj vefton de la plej simplaj aferoj, |
| kiel ekzemple nia stranga amo. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Kiam la ĉevaloj tiris vin en via kaleŝo mi ne estis tie; |
| sed dum vi pensis kaj plugis mi estis en via suspiro kaj spiro |
| kiel la roso sur estonta matena greso fariĝas unua floko da iama neĝo. |
| Simple dankon, Mary Ann Evans, ke vi donis al mi vin; vi tion ne devis; |
| mi salutas vin el tie, kie ne estas pordegoj, nek pordoj, — sed oro nur. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| ĈE LA MONUMENTO "MAIDEN CASTLE" |
| Ne paĝo, ne eĉ ŝtono konservas ilian famon, |
| sed grestiga ros' kaj ĉiu frond' de musko, |
| argilo, el kiu ili iam faris vazojn; |
| jarmilaj jaroj forportis iliajn farojn. |
| Multajn fojojn rigardis reĝo aŭ iu estro |
| trans ĉi tiu sama kampo al l' antikva vojo, |
| antikva tiam eĉ, perdita en ties nuno |
| kaj plej perdita en la nia, gvidanta al la maro. |
| Multaj ĉi teraj blokoj iam estis bastiono |
| kontraŭ violento kaj vetero kaj senrimorse |
| pluvantaj sagoj kaj tamtamaj el la lun' radioj |
| falantaj, falantaj, ĝis la maten'. |
| Ho Mai-Dun majstra, ĉu templo vi, aŭ tercikatro? |
| Laŭ mi l' infano de la raso, kaj la granda patro. |
| — KM |
| En la parko celebrero: |
| xx la suna Tago de la Tero. |
| Sun', Ter', kaj Tago ja naturaj, |
| xx homoj ŝajne nur remburaj. |
| — KM |
| En dumil dudek sepa jaro |
| ni atingis al la maro; |
| cito arescit lacrima. |
| La promes' de Naŭsika' — |
| lukso de la simpla Ta', |
| cito arescit lacrima. |
| Frue pri mirakloj ja |
| fanfaronis Naŭsika'; |
| la mevoj grakas pompe ja, |
| cito arescit lacrima. |
| — KM |
| KIEL REĜO |
| Ricevi — la plej granda tasko: |
| lentanoj en delikata fasko |
| araneaĵe kunligita |
| hornblendkolora kaj aŭgita — |
| tro bonaj! tro bonaj por mia mano, |
| tro bonaj por la fiterano. |
| Tero! Diru al mi per kiu leĝo |
| mi rajtas vivi kiel reĝo? |
| Kiun armeon mi batalis? |
| Kiun ŝipon mi admiralis? |
| Ha jes, la prezo: mia viv'; |
| taŭgas tio: la prezo — mia viv'. |
| — KM |
| LA MALSANO |
| La mondo de la metropol' silentas |
| kaj nenie estas voĉo nek murmuro; |
| da konverso estas eĉ ne spuro; |
| ĉu neniu la malsanon iel sentas? |
| Sub nia urbo estas do ruina muro |
| kies fundo tuŝas la terkernon; |
| el ties supro, celante la eternon |
| suprenpuŝas nekonata aperturo. |
| Bonfarantoj eliksirojn tre adeptas |
| kaj gardas ke doloroj ne doloru |
| kaj pagas ke aktoroj plu aktoru |
| ĝis eĉ poetoj mankon ne perceptas. |
| Do, mond' de metropol', silentu! |
| en ĉiu grava manier', kaj foru |
| serioza tristo, ĝis nur la pluv' memoru, |
| kaj silento la ruinon suplementu. |
| — KM |
| ĉiufoje zorge mi kontrolas |
| kaj ĉiufoje nepre samrezultas |
| ĉiufoje ĉiu multparolas |
| kaj ĉiufoje multe ne aŭskultas |
| — KM |
| Hegelon eblas refuti |
| sed ne printempan venton. |
| Aliflanke |
| ĉu al ĉio reagi danke |
| dum oni mem alfrontas morton? |
| Mi diras jes: |
| mi adoras tiun senton |
| kaj povas muti. |
| — KM |

foto de Dmitri Breĉalov
| LA SENĜOJULO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Sidante mi ekvidis senĝojulon en mateno |
| kie staris form' de vivo, ekstertera kaj alia, |
| lagoborde, kaj apud deklivo: |
| la defio estis milda kaj danĝera, |
| la tasko multe pli ol adicia. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| "Jen anaso, sen nocio, kio ĝi estas. |
| Mi, se mi nur ne tion scius, estus dio, |
| kaj senvorte en l'aeron krius: |
| kiu volonte nur per lango vivus |
| kiu povus esti per nenio?" | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| L'anaso foren flugis; |
| la senĝojulon mi neniam ekrevidis |
| ne gravis kiel longe mi tie sidis. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| EVENTOJ |
| "La mistera tero jam ne teras nek misteras" — |
| pensas ekspoetoj, lavante siajn manojn pri l' afero: |
| "Rigardu la Ĉielon: atomoj kaj partikloj aglomeras |
| ĝin per gravito kaj pro fortoj gutas la apero." |
| Aldonas opiniestroj: "Ni jam iris al la dista luno: |
| ĝi ne plu pendadas en aero, okulo de la nokto, |
| spektanto de l' epokoj, disĉiplino de la suno: |
| por io jam solvita kiel taŭgas findekokto?" |
| "Jes," respondas la poeto milde. "Tempo ja forpasas |
| kiel en sonĝo. Kavaliroj el Apokalipsa libro, |
| alkurante nin, eventojn al ni lasas, eĉ plulasas, |
| traskuas eĉ, per sia fajna, fajna kribro." |
| — KM |
| LA SONFOLIO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Klere cerbumante, mia koro studis juste, |
| kaj mia kor' honeste febris, tre moderne, |
| sed mezepoke kaŝ-algebris. |
| Amatinon serĉis mi, al kiu min dediĉi |
| ardanime kaj eterne. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Pro la cerbumado mi ne povis dormi; |
| dum la noktoj nur maldormo ardis. Kaj pro tio |
| mi endormiĝis per sonatoj, Abelardis |
| al nevidebla Heloizo, kaj per muziko sinkis |
| en la dormon sub la sonfolio. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Unu nokton, post elŝalto de la lampo — |
| la muziko mem ŝi estis! — tamen |
| mi en mia cerbo surda restis |
| kiel la astronomo, nokton ignoranta, |
| per nuraj nombroj ne moviĝis amen. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Nun la servistino iĝis mastro de la domo |
| kaj la piliero ponto. Ne temis pri komforto |
| sed pri vero el la sola vera fonto: |
| la frukto de la arbo de la vivo |
| estas mem la frukt-ĝardeno kaj la horto. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| FORMIKOJ KAJ ŜAFOJ |
| Motemanĝita gratita elito |
| forprenu vian sendentan nihilismon |
| tiel malelegantan. |
| Viaj pretervidoj neimageble vin punas, |
| banalaj kiel la filo de homo, |
| viaj sukokapaj poetaj langaĵoj |
| via protektorato de ŝafoj. |
| Eĉ viaj deflankiĝoj estas deflankiĝoj de ŝafoj. |
| Via senranga, fiera ŝajnsavemo, |
| via precioza ribelincitado, |
| utilas kiel flirta naztuko dum milito inter du formikaroj. |
| Senzorga pri banditoj sub sangaj maskoj |
| sub via nazo vi heredas la bonvolon |
| de nuraj himenopteroj. Tiuj lasas tiujn |
| kiuj volas barakti barakti, kaj la aliajn agi laŭplaĉe, |
| sed ne restas la aliaj en la nesto nek estas |
| honto en malhonoro. |
| — KM |
| LA FALKO KAJ MI |
| La falko vidas grandan grizan universon |
| transiratan de unu sola, ankaŭ griza, muso |
| kaj ignoras ties samon kaj diverson |
| pro terura kaj natura falkfokuso. |
| Kaj mi? Ĉu mi havas ian senkulpigon? |
| Mi, filozofo, ĉion serioze prenas: |
| falkon, muson, kaj la fluginstigon. |
| L' universo vidas ankaŭ min, kaj ne komprenas. |
| — KM |
| ESTAS |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ĉies diro la plej lasta diro; |
| jes, mi loĝas en tia mondo; |
| la lumo ankaŭ estas ondo; |
| kial iri iun vojon nun? |
| Nenio nova sub la sun' |
| sed ĉiam estas miro. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Mi neniam diris, ke mi komprenas ĝin |
| kvankam ĝi entenas min |
| kaj la plej lasta ono |
| estas nur pli vasta fono |
| kaj ĉiam estas miro. |
| Ĉu mi iam diris, ke mi komprenas ĝin? |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| KVAR POR LA ASTROJ |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Poetoj diras, iĥabod, la glor' forpasis. |
| Lun' kaj sun' ankoraŭ brilas; birdoj kantas; |
| kaj se hazarde militantoj en la kamp' amasis, |
| ne gravas; pacamantoj daŭre protestantas. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Tamen io novas pri la mondo; io malaperis. |
| Kvar spacŝipoj nun forlasas nian sunsistemon; |
| sed terpiratoj nian vidon fremden forkaperis |
| kaj savboatoj igas nek la temon nek la remon. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Kvar por la astroj — magran tablon ni primetas: |
| tuj antaŭ la venko ni ektremas, kaj defetas. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| NIA HEJMO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Kiam mi aŭdis la tuvajn kantojn |
| mi surmetis sarkilajn gantojn |
| kaj metis la nazon en aprecon |
| malkovri la homan pasintecon | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| ĉar el ĉiuj eventoj de la kosma sfero |
| plej vivas tiuj sur la kota tero |
| kaj ĉu eblus la gaja mensa pentro |
| se la tero ne estus la vera centro? |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Universo ĉiam reale plej dista |
| estas ĉiam plej dubekzista |
| kaj la apuda fibarakto — |
| nia konata, kara, korartefakto. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| LA MUZIKFESTIVALO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ni vidis virinon danci kun bebo: |
| tio ne kostis ŝilingon; |
| violon-arkpinto tien kaj reen |
| desegnis oran ringon. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ĉi-matene pluveto ne forgesis |
| diamante kovri la kamparon; |
| fine alvenis la varma suno: |
| tio ne kostis dolaron. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Da freŝo de kafo vastrenoma |
| iu tenda forneto disigis bendon; |
| ni flaris l' aeron tute rekone |
| kaj tio ne kostis cendon. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| LA FOTO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ŝi rapidis kaŝi foton, kiam mi envenis. |
| Ofte ja ŝi faris tion — ĝin mi abomenis, |
| sed nur silente: neniam estus mi dirinta |
| ion pri ĵaluzo, ne gravis kiel pinta. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Sed dum la nokto mi priserĉis la skribtablon |
| por trovi pri sekreta amo la probablon; |
| malantaŭ libroj, ek, la foto — pro aĝo bruna — |
| de mi, tridek jarojn eĉ pli stulta kaj pli juna. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| La kandelo, kiun mi tenis en la mano, ĉesis flami: |
| mi scipovis nun ĵaluzi — sed kio estis ami? |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| MUŜBIRDO |
| Beleco estas nur la ombro de la belo, |
| ĵetata sur la ondojn de la tempo, |
| ankro de l' anim' kaj bunkro |
| pendanta en konserva ambro. |
| Profanas l' amindumon de l' kolibro |
| kiu raketas ĉielen en la montoj |
| nomi lin laŭ la hida muŝo, |
| ŝvebanta super rubo en la valoj. |
| Venkas la perfidon de la vortoj |
| la memoro de la vivanta aĵo. |
| Eble ridas la ŝakaloj. |
| Ili ridu pli kaj pli singarde. |
| — KM |
| UNIVERSO |
| Malofte, malofte parolas mia Damo |
| evante al mia adamo; |
| gestas nur, ke mi ŝin vidu, |
| koron tenu, kaj cerbon bridu. |
| Unusola grandatomo, |
| kaj ne pli ol unu homo |
| tien kaj reen kurvojaĝas |
| kie steloj brulas kaj truoj braĝas. |
| Ho mia Eva! Ĉien, sed kiam al la tero? |
| Kiam via venkapero? |
| Inter amantoj eblas silenti, |
| sed tion eblus foradventi! |
| Ja miraklon mi ne volas. |
| Sed ve, mi solas, mi solas, solas. |
| — KM |
| KOMPARO |
| Amo estas inkvizitoro, |
| amikeco era grego, |
| sed soleco? Gubernatoro |
| kies fina kortego |
| administras nian staton |
| sen nenecesa delego. |
| Amo konas advokaton: |
| la vivo ĝin regas, |
| provizas naskaparaton |
| kaj infanojn flegas. |
| Amikeco leĝeras |
| kaj kore kolegas; |
| sed soleco bonaeras, |
| elkarcerigas korojn |
| kaj laste aperas. |
| — KM |
| IMPATIENS |
| Sunlumego enfluas tra mia vintra fenestro |
| kaj mi akvumas la florojn tie, en mia fenestro |
| kaj pensas pri la diversaj revolucioj, al kiuj mi povas aliĝi; |
| vere surprizus Vin, kiom da ili restas al mi. |
| Ekzemple morgaŭ mi sendos monon por apogi paserojn |
| kiuj sukcesas manĝi malgraŭ la ŝtelado de la korvoj. |
| Strange, miaj floroj nomiĝas Impatiens, |
| rozruĝaj; mi estas tre pacienca homo. Vere mi atendas |
| la perfektiĝon de la mondo pli longe jam, ol mi vivis, |
| pli longe eĉ, ol enfluis la sunlumego tie, tra mia fenestro, |
| tra ĉiuj fenestroj. |
| — KM |
| Se io ne malicas, ĝi frenezas; |
| eĉ la lingvoj de la homoj blezas; |
| ĉar ti' pri kio vort' atestas, |
| ti' la aĵo mem ne estas. |
| Walfisch ja ne estas fiŝo, kaj pedanto |
| vane ĝemus pri foxglove, nenia ganto, |
| Fledermaus, multege malpli muso |
| ol papero papiruso, |
| kaj primrose, tiel kiel rozo |
| kiel pizo estas kiel pozo. |
| Kial lingvoj igas al la homoj |
| nomi per ki' ne estas nomoj? |
| Eĉ ke duko vere estas duko — |
| tre eble jam alia truko. |
| — KM |
| SANKTA SOFIO |
| Mi plantis floron |
| en belan amforon, |
| ke ties parfumo |
| aromu de Ŝi, |
| sed kreskis la floro |
| el dia angoro |
| nur al la lumo |
| kaj ne al mi. |
| — KM |
| LA BLOVOFLORO |
| Ne gravas kion la poeto pensis, |
| kiel li vivis, ke per strategioj |
| siajn kampojn li defensis |
| kontraŭ bruaj abrazioj. |
| Gravas ke tiu flor' intensis, |
| reagis al la ter' infera |
| kiel maroborda blovofloro |
| en vent' konkera kaj aŭstera. |
| Pezajn semojn sur la ondojn, |
| ne pli flosajn ol marmoro. |
| Aliaj mondoj! faru sondojn, |
| detektu nin kaj nin kaj nin, |
| aŭskultu la respondojn, |
| kaj la poeton, danku lin. |
| — KM |
| KOMPRENEMO |
| Antaŭ ol kritiki al aliuloj, |
| mejlon iru en ties ŝuoj. |
| (Vin la mejlo el risko savos; |
| aldone, Vi ties ŝuojn havos.) |
| — KM |
| LA RABISTO |
| Ne por mi ŝi jen surmetis |
| sveltajn gantojn, orelringojn, |
| fluan jupon, kaj aĉetis |
| tiujn ĉarmajn fingretingojn. |
| Tamen se mi ĝuste vidas, |
| en mian intervjuon gravan |
| falas ŝi, kaj tie sidas, |
| donante sindividon ravan. |
| Ne brilas sunsistema suno |
| por mia eta fidestino, |
| nek al mia etfortuno |
| atentas tiu ĉi virino: |
| sed menso daŭre rondbanditas, |
| rabas ĉion, kaj ĝin profitas. |
| — KM |
| LA DUA FALO |
| Dio donis vivon bonan, |
| pendĝardenon babilonan, |
| kaj tiel splendis la dezajn' |
| ke povis okazi io ajn. |
| xxxxxxIo ajn do nur atendis |
| xxxxxxen konvenaj kaŝkulisoj |
| xxxxxxdum kapriolis kompromisoj |
| xxxxxxkaj la ĝardeno daŭre pendis |
| xxxxxxdum nova dio sin preparis, |
| xxxxxxdum du mil jaroj lace knaris. |
| Neniam antaŭe tiel ĉipe |
| vendiĝis tiom, disdisipe. |
| — KM |
| LA DISIDENTA MARVIRO |
| Venu, geinfanoj, foren! |
| Naĝu ni norden, ne, aŭroren; |
| maren kaj suben, ek, min sekvu! |
| Lunofiŝo nin konsekru. |
| For de la kreko, for de la baro; |
| por maraj estaĵoj nur taŭgas la maro; |
| ne retrorigardu, neniam boardu, |
| ni flugu sub la ondaro. |
| Forgesu la sunon, forgesu aeron, |
| subminu la tutan teran sferon: |
| kio ĝi estis tio ĝi restos: |
| marestaĵoj sin ne transvestos. |
| Ho pli koloraj sen okuloj |
| ol astroj per dek mil speguloj! |
| antaŭen! pli brilegu nia iro |
| ol boreale brila Vega Liro. |
| — KM |
| INTELIGENTA DEZAJNO |
| Kiel kuiri kosmon recepte |
| kaj movi la teron nur percepte? |
| Papilio, oni diras, movis |
| la mondon per svingo de alelo |
| kaj ne nur cimo tion povis: |
| ankaŭ la vento blovis |
| kaj faris homon el anĝelo. |
| Alimonde eble nura gaso |
| fariĝintus aera mensa raso, |
| kaj tute ne necesus ŝtono, |
| maskla potenca virkomplekso |
| pri ŝtalo kaj pri betono, |
| kaj kontraŭmetebla polekso. |
| Sed, kiel l' afero fakte okazis, |
| la tempo maltro fajne razis. |
| Ĝis; ni revidos nin inter la steloj |
| ankoraŭ home, kaj en kapbobeloj. |
| — KM |
| LA TEKSISTO |
| Teksis ĝis tekse sata la prof-o |
| ĉe la rezistaj randoj de sia ŝtofo, |
| perdis siajn mallumajn kaj lumajn detalojn |
| en, respektive, la krepuskojn kaj la noktofalojn, |
| kaj plej laste teksis eĉ pri tio |
| ĉu ekzistas punktoj, ĉu ekzistas Dio, |
| kaj la notoj pli vastis ol la teksto mem, |
| kaj en la teksaĵo malaperis eĉ la tem'. |
| Li neniam netigis sian teknikon, |
| neniam tiel: |
| "nenio vera havas radikon, |
| ne, neniel" |
| do detale navede "ne por nenio" |
| varpigis veftojn en nescio. |
| — KM |
| LA MARO NE MURDAS |
| La maro ne murdas po unuopa guto |
| lunradiojn sufoke sub sia salo: |
| Gratulon al la maro! Sagaca atuto! |
| Sed ĉe homoj temas pri falo. |
| Are ili falis sed po unu preĝas, |
| jen la venĝo de la venĝa luno, |
| kaj rezistado kontraŭleĝas. |
| Kia povra hom'! sed kia povra puno. |
| — KM |
| MERLINO |
| Nenio pli strangas en la vivformuloj |
| ol ke infanoj naskiĝas al junuloj — |
| egale sen la tempo por la ĝuo, |
| kaj tro senpaciencaj pri la bruo. |
| Preĝas el malgranda brevier', aŭ |
| eĉ nenia, kiu mem ekestis nur hieraŭ. |
| Geavoj do kolektas l' avantaĝon, |
| profitante sian plian aĝon. |
| En l' universitat' novicoj penas |
| pri ĉio, kion ili ne komprenas; |
| postaj jaroj alportas ja remburson |
| sed "Mi jam trairis tiun kurson." |
| Pri unu legendas verse kaj eĉ proze |
| ke li vivis retro, kvankam etnervoze: |
| Merlino, li estis granda tempsorĉisto, | senkompara kiel viv-Mefisto: |
| sen tiaj la vehiklo de l' epokoj |
| simple sinkus en komencaj dokoj. |
| — KM |
| LA SACERDOTO |
| Li gustumis la mondon, kaj trovis ĝin amara, |
| sed li ne forlasis; pri tiu sama mondo |
| li prifosis ĝis la fundo, |
| fariĝis bonfara, |
| helpis la terhomojn, |
| donis terminojn, veron, kaj terpomojn. |
| En li loĝis Platon', Plotin' |
| sed li nur banis la kapon, |
| kaj al malbono levis la ĉapon, |
| irinte mejlojn al malsana virin'. |
| En iu ribelo iu pafis sagon |
| (unu homo, unu ŝafo) |
| tra la kolon, brutala pafo. |
| Lia memoro daŭris duonan tagon. |
| Li helpis la terhomojn, |
| donis terminojn, veron, kaj terpomojn. |
| — KM |
| DEMOKRATIO |
| La beleco ne demokratias, ĉar |
| ŝi donas sin prefere al unu ol kvar, |
| spite voĉdonojn, spite balotojn |
| nur kelkaj eĉ volas ŝiajn dorlotojn. |
| La virtoj demokratias eĉ malplimaniere: |
| ĉar nun "valorojn" oni svingas fiere. |
| Valorojn Niĉeo heredigis al ni |
| ĉar la virtoj aromis tro de Di', |
| kaj kiu ne serĉas, neniam trovas, |
| kaj hazardan trovon, ventoj forblovas. |
| La vero respektas nenies rajtojn, |
| ĝi havas monarĥiajn trajtojn; |
| menskavaliroj longe luktas |
| antaŭ ol la vero fruktas. |
| Vero, virtoj, kaj beleco: jen kelkula forto |
| por kiu demokratio estus morto. |
| — KM |
| FLUGI |
| La merloj de Wallace Stevens soris, |
| sed l' albatrosoj de Baudelaire |
| fojfoje sur ferdek' deĵoris: |
| nenio naskiĝas en aer'. |
| Inter ŝpaloj estas ŝotr' |
| kaj en la fraz' banalmiel'. |
| L'infer, c'est ja les autres |
| sed nur infera bagatel'. |
| Flugiloj sur la piedoj |
| flugi eble ne bezonas; |
| kiu soras sen rimedoj, |
| ties piedoj ja imponas. |
| — KM |
| Tri por Zhuāngzĭ |
| 1 |
| la kialo |
| kial la lifto ne venis |
| estas ke ĝi |
| jam estas tie |
| 2 |
| kiom longe ho homoj |
| vi atendos atendon |
| nu |
| ĉu ni ne vivas vivon |
| 3 |
| se la dioj donis |
| lignan bovlon |
| ne serĉu |
| oran kuleron |
| — KM |
| LA OKULOJ, HO KOKOJ |
| La okuloj, ho kokoj, migradas en la ĉielo |
| kaj falas en nubotruojn, el kiuj ili neniam eskapos. |
| Kiom utilas birdo, kiu restas tere? Li estas sendanĝera |
| ĝis la tago de la hakilo. |
| Ŝtala pluvo de iu meza luno falas. Atendu |
| ĝis la sono iĝos kanto kaj tiam metu ĝin sur la fornon |
| unu horon |
| kiel tiu, kiu skribaĉas instrukciojn por la estonteco |
| en estonteca lingvo: ili neniam aŭskultos Vin, ne, ho kokoj, |
| ve, ho kokoj. |
| Rigardu, kiel jam en la longaj vicoj |
| preter viaj fridaj ĉaroj |
| ili salutas la statuojn unu de la alia |
| en oceanoj da forgeso. |
| — KM |
| ĈIESA |
| Kiu volas pentri pinton |
| malsupre devas stari, kun humilo, |
| kvazaŭ oni starus en argilo |
| kaj splitus flinton, |
| necesas tamen alta staro |
| por valon pentri, |
| siajn fortojn suben centri |
| kiel granda caro. |
| Pintojn kaj valojn povas eviti |
| kiuj preferas nek eliti |
| nek sin per koto ŝmiri, |
| nenion pentri, nek ion diri. |
| — KM |
| SCARLATTI EN IBERUJO |
| Malhela arbaro malantaŭ domo, |
| malantaŭ arbaro hela ĉielo kun suno, |
| malantaŭ hela suno malhela universo, |
| en kupran lageton falis ia konverso; |
| el granda kaj sufoka de la naturo premo, |
| vortoj, signoj, kaj virtuala plumo: |
| Kiom valoras inko en supernovao? |
| Sed eĉ en kupro estas conversação. |
| — KM |
| KONTRAŬ GALILEO |
| Fajr' iom for, nur tie, trans l'arbar', |
| en la jaro du mil kvindek kvar |
| lumigas manojn sufiĉe aliajn |
| por povi legi poemojn miajn, |
| samkiel mi per mia lumo legas |
| kion mia pasintec' agregas: |
| la sama vero rekoviĝas; |
| la mondo vere ne moviĝas. |
| — KM |
| KION AMI |
| Kie mi amis vin unue |
| mi volis resti; sed ne povis. |
| Mi oftumis tien asidue, |
| kie ŝtonoj ŝtonojn kovis, |
| kien memoriga vento blovis. |
| De freneza fizikist' mi lernis |
| per granda lens' haltigi tempon; |
| Fine ĝi tamen sternis |
| super tiun vitron kaj tiun trompon |
| malplenon, kaj de espero deprenis lampon. |
| Astra monarĥo, en kies eston |
| ajna astra akcidento povus min kondamni, |
| kompatu povran min; areston |
| kaj sklavigon mi povus ami |
| per plena anim', se nur ne sin balzami. |
| Venkas scio, malgraŭ ĉio; |
| espero ne malkovras sin, |
| kaj sceptro ankaŭ ne; sed scio |
| el espero nur malkovris min, |
| kaj — mi akceptas ami ĝin. |
| — KM |
| FALSA FONTO |
| Fonto, falsa fonto, al vi sakron: |
| vi recikligas la saman akvon. |
| Tamen en vi ĉi-matene |
| taĝetoj abundis, kaj plenplene. |
| L'akvo neniam kredis florojn |
| sed sekvis siajn proprajn morojn; |
| sed floroj floras ĉiaokaze |
| reale se eble; se ne, senbaze. |
| Kaj eĉ malantaŭ la akvo kreskas |
| la samaj sprosoj, kaj likveskas |
| akvumkristaloj por florumi |
| la fonton falsan, kaj ĝin konsumi. |
| — KM |
| KOMPRENO |
| Ju pli oni komprenas, des pli oni solecas |
| kiel tro granda aŭ tro malgranda planto |
| kun neĝusta akvokvanto. |
| Iam mi prelegis en grandetaj haloj; |
| na unu specife mi memoras |
| kie senĉese oni tusadis |
| aŭ brufermis pordon |
| sur miaj akcentaj silaboj. |
| Nun mi flustras se eble |
| kaj eĉ universala ronkado |
| pacigas min per sia stranga paco. |
| Komprenon mi metis en ŝrankon |
| kiel trivitan roboton. |
| Mi serĉas ŝrumpilon. |
| — KM |
Adiaŭ maro, mia maro,
forgesita mia land',
florida marbirdaro,
rustora strand'!
Forgesu min
dum ankoraŭ unu jaro.
— KM
| HEJMO |
| Dum eta sekundo sidante senmove |
| mi sentis la mondon flugi tra spaco, |
| kaj neniam sur ĝia firma surfaco |
| mi volas tion senti denove. |
| — KM |
| NI HAVAS RAJTON |
| Iam mi konis sklavan popoleton |
| kiun surtretis pezaj botoj, kiel proleton |
| subpremis iam egindustriistoj. |
| Sed inter ili estis liberistoj |
| kaj la sklavoj fine finribelis, |
| kaj ili novan vivon arde celis; |
| sonis la liberec-sonoroj ĉien |
| ĝis eĉ la oponintoj sin turnis tien. |
| Unue postribele ili kondutis noble; |
| unuaj virtoj refariĝis kvindekoble. |
| Sed hazarde fariĝis kelkaj aĉkrimuloj |
| kaj la ceteraj tiujn defendis per formuloj: |
| "Ni havas rajton esti tiel malbonaj |
| kiel iam niaj superuloj aŭtoktonaj: |
| se ni ne liberas ĝis tiu grado |
| do nia libero estas nur falsado." |
| Sekvante tiujn formulojn kaj agante laŭe |
| oni kreis pli da mizero ol antaŭe, |
| ĉar krimo ĉiamas; nenio el tio savas; |
| sed nun oni rajton pri sia krimo havas. |
| — KM |
| ĈU NE DISTINGEBLAS? |
| Preferante volupton ol amon |
| (ĉu ne distingeblas la du?) |
| ni fajfis pri bebaroj |
| (kiel mi fajfas pri la tabu'). |
| Ni pensis preter la dramon |
| kaj forĵetis la fetojn plu. |
| Dume naskadis najbaroj |
| minacante per siaj idaroj. |
| Ni nomas ilin barbaroj. |
| (Ĉu ne distingeblas la du?) |
| — KM |
SLOGANO
| Pardonu nin, ke ni ekzistas; |
| honto nin enteren pistas! |
| Sed ni, antaŭ ol fariĝi lomo, |
| luktos ĝis la lasta homo. |
| — KM |
| KANTO DE LA MIZANTROPO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ami la homaron? Mi ne plene vidas tion. |
| Ĉar mi havis la kapablon trovi perlon, |
| eĉ unu-du, sur strando, ĉu mi amu do la sablon? |
| Mi ne plene vidas tion. Mi Filomelon amas |
| kaj ne l' aeron. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Mondego naskas, kaj ĝi naskis min |
| kiel marĉo naskas gason, per neceso nura |
| kaj pro volupto ĝi generis rason. |
| Elverŝis blinda Kronos kopioza |
| blinda kaj blinde ĉura. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Sen spertoj ne ekzistas homo. |
| Sed la mondo estas Vi! diris la saĝuloj. |
| Ne, tio ne veras: la mond' ne estas mi. |
| Se jes, mi svarmus en malplena kampo |
| kiel la kuloj. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| REEN AL LA TOMBO | |
|
Baĥ' al mi en sonĝo miris pri la nuno, kaj li diris: Ha, instrumentojn vi nun havas! reviviĝintan, tio min ravas! Post tagoj tri en la kulturo miron anstataŭis duro: Adiaŭ; mi ne sufiĉe fortas; Nun mi scias, kial ni mortas. |
|
| - KM |
| TIEL MALGRANDA LANDO |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Imagu tiel malgrandan landon |
| ke spacmapoj ne montras ties randon, |
| sed kiu altiras de ties fondo |
| la plenatenton de la mondo. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Antaŭe ni interkonkuris kompati, |
| sed subite la viktimoj kapablis rebati; |
| ni nature forlasas kompatajn fasonojn |
| kiam kompatinduloj akiras kanonojn. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| (Kial Li obstinigis iliajn korojn? |
| Li sciis, ke ili ne kredos; |
| do Li bronzis ilian duron.) |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |
| NUR |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Kompare kun vi, sciencaj moŝtoj, ni nur debilas; |
| por ni la steloj, por vi tiel klaraj, nur trembrilas; |
| dum vi ankoraŭ esotere interargumentas |
| ni nur staradas kun malplena bovlo kaj silentas. | xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| Ni bezonas nur kialon vivi en la nuno; |
| vi, unu akcelilon, pli grandan ol la suno. |
| xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx |
| — KM |