[1] PAG = Kálmán Kalocsay & Gaston Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1980). La valorega recenzartikolo de Joŭko Lindstedt aperas ĉi tie. (Oni devas subenrulumi en la maldekstra kadro.)
[2] PMEG = Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren. Versio 12, aperinta en februaro 2003, haveblas
ĉe
http://www.bertilow.com/pmeg/index.php.
[3] Edmundo Grimley Evans, "Vortfarado", La Brita Esperantisto (marto-aprilo 1997, pp 57-59). Rete dum mi skribas, ĉe
http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/vortfarado.html. Grimley Evans apogas la nocion ke vortoj deriviĝu de vortoj, ne de nudaj radikoj, kio estas parto de la analizo kiun mi prezentas ĉi tie. Li ankaŭ apogas tion, ke prefiksa precizigado de tuta vorto estu la normala maniero, ne io nenormala, kiel ĉe Wennergren.
[4] Tiugrade mia kadro similas al la vortbaza (angle "word-based") morfologio proponita unue de Mark Aronoff, Word Formation in Generative Grammar, MIT Press, 1976 (represita 1981).
[5] Ĉi tiu maniero konstrui strukturojn iom famas en la usona lingvistiko, kaj nomiĝas "Chomsky-adjunction".
[6] Jirí Hana, en sia magistra disertacio Two-level Morphology of Esperanto (rete havebla kiel .pdf-dokumento ĉe http://www.ling.ohio-state.edu/~hana/esr/thesis.html), sugestas ke ankaŭ iuj afiksoj havas en si mem gramatikajn kategoriojn. La ideo verŝajne ne estas nova, sed mi ne scias ekzakte ĝian originon.
[7] Kiel Wennergren rimarkas neimiteble lakone (kaj sendube aliintence): "Plej multaj vortelementoj estas radikoj." PMEG, Vortelementoj kaj signifoj: Radikoj.
[8] Ĉu strangas, ke en Esperanto finaĵoj, kiuj rolas en vortfarado, tamen forfalas kaj tute ne elparoliĝas? Unu malhelpo al kompreno de nia gramatiko estas, ke oni preskaŭ neniam komparas Esperanton kun aliaj lingvoj. Ankaŭ en aliaj lingvoj, morfemoj forfalas. Ezemple en la angla, substantivoj kun la sufikso '-ee' indikas rektobjektojn de siaj verbradikoj: 'presentee' (prezentato), 'employee' (dungito), 'payee' (pagato), 'arrestee' (arestito) kaj aliaj centoj. Oni povas aldoni tiun sufikson '-ee' ankaŭ al verbradikoj, kiuj finiĝas per '-ate'; sed tiam '-ate' regule forfalas en la moderna angla:
Alia sufikso, '-ant', servas iugrade kiel la aktiva kontraŭparto de
'-ee'. Ĝi ankaŭ forfaligas '-ate':
Evidente, anglalingvanoj, malgraŭ la forestanta sufikso, scias ke 'nominee' parencas al 'nominate' kaj ke 'accommodant' parencas al 'accommodate', ĉar ili havas implicitan scion de la derivado.
En la latinidaj verbsistemoj oni povus argumenti, ke regule forfalas la temvokaloj en la unua singulara persono (Hisp. 'hablo', 'como', 'vivo'), sed ne en la pluralo (Hisp. 'hablamos', 'comemos', 'vivimos'). Parolantoj tamen scias la verbklason de ĉiu, ĉar ili havas implicitan scion de la paradigmoj.
Bona verko pri forfaligoj en la rusa (kiun mi mem tamen ne legis) verŝajne estas A. V. Isaĉenko, Роль усечения в русском словообразовании (Rolo de forfaligado en rusa vortfarado), en International Journal of Slavic Linguistics and Poetics 15 (1972), pp. 95-125. (Citata en Mark Aronoff, Word Formation in Generative Grammar, MIT Press, 1976 & 1981, p. 95)
[9] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Ĝenerala Gvidanto Michel Duc Goninaz. Parizo:Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002.
[10] Klaus Schubert, kies laboro pri esperanta vortfarado elstaras pro sia amplekseco, detaleco, kaj klareco, nete esprimas la verŝajne necesan postulaĵon ("Semantic compositionality: Esperanto word formation for language technology", Linguistics 31 (1993), pĝ. 326:
Definition: Morpheme Class
When a content morpheme [nuda radiko kiel kur-, hom-, k.s. -- KM] is viewed out of context, its meaning can be clearly identified as an element of one of the sets events, qualities, circumstances, and items. The morpheme is accordingly assigned to either the verbal, the adjectival, the adverbial, or the nominal morpheme class. [en la posta, Kalocsay-a versio, oni forigis la adverbecan kategorion - KM]
Tiu deklaro povas servi kiel tre fundamenta hipotezo pri esperanta morfologio.
Schubert apogas la hipotezon surbaze de la supozata relativa universaleco de la kategorioj (ibid.):
I am aware of the fact that verbs, adjectives, adverbs and nouns, respectively, have a characteristic semantic feature in common... This distinctive semantic feature is found in very many languages, so that these four word classes exist in a large number of languages...
Estas do du asertoj: (a) ke eblas klare identigi bazajn signifojn kaj (b) ke la bazaj kategorioj abundas en homaj lingvoj. Estus malŝparo de tempo kontraŭargumenti (b), ĉar eĉ se (b) verus, ankoraŭ restus la pli grava aserto (a). Sed mi atentigu ke en tiuj lingvoj, kiuj posedas klare la bazajn vortklasojn, oni identigas ilin sintakse: en Esperanto, ili devas identiĝi sen kuntekstoj, kaj semantike: "... the morpheme classification intended by Boirac and Saussure is semantic..." (pĝ. 325).
Eĉ la kutima maniero ekzempligi kaj diskuti la problemon neas semantikan klarecon de la distingo: kial ni uzas ĉiam la parojn 'bros-' kaj 'komb-', 'dand-' kaj 'elegant-', se ne pro ilia semantika simileco? Ĉu vere parolantoj intuicie scias la klasojn? Krom tio restas la fakto, ke du jarcentoj da lingvistika esplorado ĥore krias kontraŭ identigado de substantivoj, verboj, ktp. laŭ nuraj semantikaj impresoj! Vortklasoj estas identigataj pere de iliaj distribuoj en sintagmoj; ili estas sintaksaj elementoj.
Schubert plue skribas:
"...not all interlinguists agree with morpheme classification. Among the concequences of this explanation that many critics find hard to accept is the fact that there is no instrument other than convention to define the morpheme class..." (pĝ. 327)
Schubert defendas sin kontraŭ tio dirante, ke ne gravas; lingvoj estas nenio alia, ol konvencio:
From the point of view of descriptive linguistics, this link to convention as the ultimate normative authority is not a shortcoming of Esperanto but a totally normative property in a human language. Since morpheme classes are defined by convention, neither Saussure nor Kalocsay ever succeeded in giving a more "objective" method to detect the morpheme class of a given morpheme out of context than relying on intuition and convention... (ibid.)
Estas vere ke lingvaj elementoj estas konvenciaj; sed la konceptoj "events, qualities, circumstances, and items" ne estas lingvaj, sed metalingvaj konceptoj; ili prezentas ne la konvenciojn kaj intuiciojn de parolantoj, sed tiujn de gramatikistoj kaj leksikologoj. Tiu argumento ne sukcesas. Lingvo estas konvencia afero, sed ne lingva analizo: por lingva analizo, necesas rezonado el ekster la lingvo.
Ĉu mia kadro eskapas la problemon? Ne. Mia kadro ne asertas, ke 'knab-' estas baze substantiva; sed ĝi asertas, ke [[knab][o]Fi] enestas la leksikon, sed ne [[knab][a]Fi], [[knab][e]Fi] ktp. (se ili ne akiris preterkunmetajn sencojn) ĉar ĉi lastaj estas derivaĵoj de [[knab][o]Fi]. Tamen restas la demando, kiel certe scii tion?
Ebla solvo: la statistike plej oftaj formoj estas bazaj. Ekzemple se pli oftas 'ludi', 'ludas', 'ludis', ..., ol 'ludo', 'ludoj', ..., tio indikas, ke la baza formo estas verba. Mi ne dubas, ke statiskikaj serĉoj en multaj kazoj pravigus niajn intuiciojn; sed probable ne en ĉiuj kazoj.
[11] Fakte eĉ sen prefikso, 'floro' povas esti dusenca: "Ne temas pri ĵusa ekfloro de mia amo al vi, mia kara; ekde nia konatiĝo okazadis al mi ĉiutaga tia floro." (aŭ simile; fakte mia ekzemplo iom ravas pro la dusenceco de tiu 'floro', se mi mem tiel diras...) Vere, nenio en la lingvo malpermesas du strukturojn A kaj B por 'floro' kaj similaj vortoj:

[12] Verŝajne estas gramatikistoj, laŭ kiuj tiaj verboj ('libroteni', 'aŭtoripari', k.s.) "ne ekzistas"; t.e. 'aŭtoriparisto' ekzistas, kaj sendube 'aŭtoriparado', sed ne 'aŭtoripari'. Laŭ mia kadro male, oni evidente ne povas derivi 'aŭtoriparisto' nek 'aŭtoriparado' sen interetape derivi 'aŭtoripari' (kio liveros, oni rimarku, ankaŭ la pravajn semantikajn rezultojn).
Grave estas kompreni, ke "ne ekzistas" havas sencon nur kiam temas pri korpusa analizo. Alie, konsideru la empirian problemon: se oni ne trafas X post, ni diru, dek-jara serĉo, ĉu tio pruvas, ke X neniam trafiĝos? Negativa evidento ne estas tre utila.
Pro tio oni povas paroli nur pri gramatikeco; kaj gramatikeco siavice havas sencon nur rilate al specifa gramatika kadro. Sekve, kiu volas forigi 'aŭtoripari' el la lingvo, tiu konstruu gramatikon, laŭ kiu ĝi estas negramatika; kaj se tiu gramatiko pli bone priskribas ĝenerale la lingvon, ol la mia, bone; mi tiam cedos volonte, ke 'aŭtoripari' ne estas ebla vorto de Esperanto.
[13] La ĉefa kontribuaĵo de Schubert, "Semantic compositionality: Esperanto word formation for language technology", Linguistics 31 (1993), bone resumas la detalojn kaj provizas referencojn, do mi ne ripetos ilin ĉi tie. Rimarku, ke la klasika teorio estas monumento en la disvolviĝo de priskriba, kontraste al preskriba, analizado de nia lingvo. Schubert skribas (pĝ. 325):
René de Saussure was the first who accepted Esperanto as it was and tried to describe its logic and its regularity. It was through his agency that interlinguistics became a branch of language science...
[14] Klaus Schubert, "An unplanned development in planned languages", en Klaus Schubert, red., Interlinguistics: Aspects of the Science of Planned Languages [ = Trends in Linguistics: Studies and Monographs 42], Mouton de Gruyter, 1989.
[15] Kálmán Kalocsay, Lingvo, Stilo, Formo, Budapesxto: Librejo Pirato, 1963 (represita de 1931); Kálmán Kalocsay & Gaston Waringhien, Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1980); Christopher Gledhill, The Grammar of Esperanto: A Corpus-based Description, Lincom Europa, 2000.
[16] Tre bona, sed ne tre lastatempa, ĝenerala artikolo pri enverbigado de substantivoj estas Marianne Mithun, "The evolution of noun incorporation," Language 60:4 (1984), ppĝ. 847-894. Ofte referencata verko estas ankaŭ Mark C. Baker, Incorporation: A Theory of Grammatical Function Changing, Chicago: University of Chicago Press, 1988. La fenomenon oni unue malkovris en la indiĝenaj lingvoj de Ameriko, sed ĝi troviĝas ankaŭ en diversaj formoj en ĝermanaj lingvoj, la japana, la hinda, la samoa, la somalia, paleosiberiaj lingvoj, kaj multaj aliaj lingvoj. Fakte, rarfoje troviĝas lingvo, laŭ mia sperto, en kiu oni ne povas trovi almenaŭ spurojn de ĝi.
[17] Dum diskutoj pri ĉi tiaj distingoj kun nelingvistoj proponiĝis, ke ĉiam la prefikso havu malvastan amplekson, kaj la aliajn signifojn oni ekhavu jene:
?bestfiejo
?reĝfiido
?specpraano
?legekigi
?memormisigi
?fakĉefulo
Escepte eble de la lasta ekzemplo, jen laŭ mi bona ekzemplo de la distingo inter priskribado de nia lingvo, kaj ĝia rekreado.