[1] Ankaŭ sintakso estas diskutata, sed precipe por substreki la tezon de la aŭtoro, ke la vort-sintakso (morfologio) esence ne malsamas de la fraz-sintakso.

[2] 'Procezoj' estas pli bona vorto, ol 'procedoj', ĉar procedojn oni faras konscie, dum lingva procezo, laŭ iom pli moderna vidpunkto, estas simple mekanismo de la respektiva lingvo, kies funkciadon la parolanto ne konscias.

[3] La 'lokucio' de Mattos estas tio, kion en la britusona lingvistiko oni nomas phrase, t.e. noun phrase, verb phrase, k.c. Nekutima kaj interesa trajto de la Mattos-modelo estas, ke li ne agnoskas prepozician lokucion: lia 'p' (prepozicio) estas nur memstara frazosintaksa elemento, kiu enkondukas lokucion.

[4] La 'sentenco' de Mattos estas la sentence de la britusona lingvistiko.

[5] La "mencio" de Mattos tre similas al la specifier de la lastatempa britusona lingvistiko.

[6] La adverba finaĵo '-e' derivas adverbojn de la aliaj tri kategorioj, pĝ. 104.

[7] Mi trovis 21 formojn de 'belkanti' rete kaj unu en la Tekstaro.

[8] Por resumo pri la "vortefiko" el moderna vidpunkto vidu SCHUBERT 1993, ppĝ. 331-345.

[9] Mia listo fakte venas de GLEDHILL 2000, verko bazita sur tekstesploroj.